ĈAR2018

Kio estas ĈAR?

Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR) estas semajnfina renkontiĝo por tiuj, kiuj komencis lerni Esperanton antaŭ relative nelonga tempo kaj volas praktiki ĝin en viva medio, kaj por tiuj, kiuj simple volas renkontiĝi kaj ekkoni interesajn lokojn proksimajn al la pola landlimo. Ĝi estas organizata de junaj esperantistoj el Pollando kaj najbaraj landoj – se vi havas ajnajn demandojn al ili, ne hezitu mesaĝi al cxar@pej.pl!

Ĉi-jare ni invitas vin al Katovico (vidu: Loko) ekde la 5-a ĝis la 7-a de oktobro.

Loko

La 6-a ĈAR okazos en Katovico (pole Katowice, silezie Katowicy) – la 11-a plej granda urbo de Pollando kaj ĉefurbo de la Silezia Provinco. Ĝi estas loko ne nur kun tre interesa industria historio, sed ankaŭ kun multaj parkoj kaj verdaj spacoj, kie eblas ripozi kaj distriĝi. Katovico troviĝas en Supra Silezio, kiu estas unika regiono en Pollando – dum multaj jaroj ĝi estis parto de pola, germana kaj ĉeĥa ŝtatoj. Pro tio en la provinco videblas influoj polaj, germanaj kaj ĉeĥaj, kaj ankaŭ Silezio mem posedas sian kulturon, inkluzive de sia propra lingvo.

Katovice estas urbo tre facile atingebla: kun facila trajnkonekto el Prago, Varsovio kaj Vroclavo (vidu: la trajnhoraro ĉe Portal Pasażera, la ĉefa trajnstacio nomiĝas Katowice), kaj ankaŭ kun tre oftaj busoj el Krakovo (vidu: Bus Inter, FlixBus). La flughaveno Katowice Airport (KTW) troviĝas 30 km de la urbocentro, ĝin uzas ankaŭ malmultekostaj flugkompanioj kiel WizzAir, Ryanair kaj Transavia.

Nia ejo estos la hostelo Klimczoka, kiu troviĝas ĉe str. Klimczoka 6, ĉirkaŭ 2 km de la ĉefa stacidomo. Iro per tramo daŭras malpli ol dek minutojn, la plej proksima tramhaltejo estas Załęże Janasa.

Skiza programo

vendredo (5 okt)

19h00 komuna vespermanĝo
20h00–21h00
akceptado
21h00–22h00 interkona vespero

sabato (6 okt)

09h00–10h00 matenmanĝo
10h30–12h30 urboludo
12h30–13h30 tagmanĝo
13h30–16h00 vizito al Nikiszowiec kaj ĝia muzeo
18h00–18h45 kvizo pri Esperanto, ĝia kulturo kaj movado
ekde ĉ. 19h00 distra programo en drinkejo

dimanĉo (7 okt)

09h30–10h30 matenmanĝo
11h30–13h30 ekskurso por volontuloj: Muzeum Śląskie (Silezia Muzeo)
14h30 komuna tagmanĝo

Kotizo

La baza kotizo por la aranĝo estas 100 PLN.

Tiu prezo inkluzivas du tranoktojn en dupersona ĉambro kaj la program-kotizon. Eventualaj pagendaj ekskursoj estos anoncitaj poste.

Partoprenantoj, kiuj ne estas membroj de Pola Esperanto-Junularo, povos aliĝi al ĝi por la jaro 2018 senpage!

Por aliĝi necesas antaŭpagi la kotizon plej malfrue ĝis la 30-a de septembro. Kaze de problemoj kaj malfacilaĵoj pri tio bonvolu kontakti nin ĉe cxar@pej.pl.

Eblas antaŭpagi per jenaj manieroj:

  • en zlotoj al la bankokonto de PEA: Polski Związek Esperantystów, 10 2130 0004 2001 0558 6110 0003 – nur enlandaj ĝiroj!
  • en eŭroj al la UEA-konto de PEJ: peja-l (vidu la priskribon pri la pagoj ĉi tie)
  • al unu el la perantoj: Romualda Jeziorowska (Vroclavo, romualda.jeziorowska@pej.pl), Tobiasz Kubisiowski (Krakovo/Varsovio, tobiasz.kubisiowski@pej.pl)

Pagante ĉiam menciu vian nomon kaj la celon (ĈAR 2018). Vi estas bonvena sendi pagopruvon al cxar@pej.pl.

Regularo kaj aliĝilo

Aliĝu per la speciala aliĝilo – nombro de partoprenantoj estas limigita!

Sciigu viajn amikojn, ke vi venos! Aliĝu al la evento ankaŭ ĉe Facebook!

Aliĝante, vi akceptas tiun ĉi regularon:

  1. La datumojn donitajn en la aliĝilo kolektas kaj administras Pola Esperanto-Junularo, nur por la celoj de la evento.
  2. La partoprenantoj de ĈAR devas akcepti la regulojn de la hostelo.
  3. La organizantoj de la evento ne respondecas pri ajnaj damaĝoj kaŭzitaj de la partoprenantoj.
  4. La partoprenantoj devas respekti unu la alian kaj ne malhelpi la programon.

Pasintaj ĈAR-oj

  • 1-a ĈAR en Ústí nad Orlicí (Ĉeĥio), 30 nov – 2 dec 2012
  • 2-a ĈAR en Kłodzko (Pollando), 29 nov – 1 dec 2013
  • 3-a ĈAR en Rabka-Zdrój (Pollando), 21–23 nov 2014
  • 4-a ĈAR en Liptovský Mikuláš (Slovakio), 12–15 nov 2015
  • 5-a ĈAR en Teŝino (Pollando/Ĉeĥio), 10–12 nov 2017

Aŭtoroj de fotoj

  • Foto de Nikiszowiec: Kamil Nalepa, CC BY-NC-ND. https://www.flickr.com/photos/118186683@N02/29279195667/
  • Foto de Spodek: Martin Grill, CC BY-NC-ND. https://www.flickr.com/photos/czeightyfour/4001003018/
  • Foto de NOSPR: Mariusz Cieszewski, CC BY-NC. https://www.flickr.com/photos/polandmfa/21167358305/