ĈAR2019

Kio estas ĈAR?

Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR) estas semajnfina renkontiĝo por tiuj, kiuj komencis lerni Esperanton antaŭ relative nelonga tempo kaj volas praktiki ĝin en viva medio, kaj por tiuj, kiuj simple volas renkontiĝi kaj ekkoni interesajn lokojn proksimajn al la pola landlimo. Ĝi estas organizata de junaj esperantistoj el Pollando kaj najbaraj landoj – se vi havas ajnajn demandojn al ili, ne hezitu mesaĝi al cxar@pej.pl!

 

Loko

 

Ĉi-jare ĈAR estos unika pro du kialoj. Unue, kongrue kun la nomo de la evento, ni vizitos lokon specifan por Pollando – la urbon Zgorzelec, kiu troviĝas ĉe la landlimo kun Germanio, ĉe la rivero Nysa Łużycka (germane Lausitzer Neiße, sorabe Łužiska/Łužyska Nysa). Trans la rivero troviĝas la germana urbo Görlitz, al kiu ni certe promenos dum la evento.

Dua novaĵo estas la kunlaboro kun niaj amikoj el GEJ (Germana Esperanto-Junularo) dum la preparado de la evento – ĉi-jare ni kunigas du renkontiĝojn: nian ĈAR kaj germanan eventon por komencantoj kaj novuloj, KEKSO. Tial la titolo de nia renkontiĝo estas “ĈAR KEKSOj mojosas”!

 

 

Nia ejo estos Dom Turysty (Turista Domo) en Zgorzelec, kiu troviĝas nur 200 metrojn de la landlima trairejo inter la du urboj sur la rivero. Ni loĝos en grandaj 4-5 litaj ĉambroj, necesejoj kaj duŝejoj troviĝas en la koridoro.

Kiel ĉiujare ni invitas al Zgorzelec ne nur novulojn, sed ankaŭ pli spertajn esperantistojn kiuj volas plibonigi sian lingvokonon kaj ekkoni eksterlandajn esperantistojn. Ni preparis tre allogajn rabatojn speciale por homoj, kiuj nenian partoprenis en ĈAR!

Kotizo

Se vi loĝas en Germanio aŭ membras en Germana Esperanto-Junularo, bonvolu viziti la paĝon de KEKSO kaj aliĝi laŭ ties kotizoj.

Por ĉiuj aliaj partoprenantoj ni preparis la jenan kotizsistemon:

La baza kotizo estas 100 zlotoj.

iu kotizo enhavas la loĝkotizon kaj permesos al ni lui la programĉambron.
Tamen por instigi vin partopreni en la evento ni preparis kelkajn rabatojn:

Se vi volas pagi en eŭroj, bonvolu uzi la kurzon 1 EUR = 4 PLN kaj rondigu la prezon supren ĝis multoblo de 5 EUR.

Eblas antaŭpagi per jenaj manieroj:

Pagante ĉiam menciu vian nomon kaj la celon (ĈAR 2019). Vi estas bonvena sendi pagopruvon al cxar@pej.pl.

Regularo kaj aliĝilo

Aliĝu per la speciala aliĝilo – nombro de partoprenantoj estas limigita!

Aliĝante, vi akceptas tiun ĉi regularon:

Programo

VENDREDO


alvenado (en la hostelo eblas akceptiĝi ekde la 14a horo)

ĉ. 19:00 Vespermanĝo kaj bierumado

libera programo (ludoj, diskutoj, bierumado ktp.) en la ejo

 

SABATO

9:00 – 10:00 matenmanĝo

10:30 foriro por la urboludo

13:30 renkontiĝo en la manĝejo kaj komuna tagmanĝo

14:30 gvidata promeno tra la urbo(j)

16:30 sesio de miniprelegon (konferenca salono en la Turista Domo)

18:30 anonco de la rezultoj de la URBOLUDO, KEKSO-kvizo

19:00 vespermanĝo

ĉ. 20:00 Komuna vespero

 

DIMANĈO

9:00 – 10:00 matenmanĝo

11:00 ekskurso al la domo de Kołodziej kaj libera programo

 

Pasintaj ĈAR-oj

Aŭtoroj de fotoj:
Sergei Gussev, CC BY 2.0, https://www.flickr.com/photos/sergeigussev/37324478695
Jorbasa Fotografie, CC BY-ND 2.0, https://www.flickr.com/photos/jorbasa/30750740168
Marco Fieber, CC BY-NC-ND 2.0, https://www.flickr.com/photos/marcofieber/3418173809